Paul Gerhardt

Paul Gerhardt
germana poeto kaj himnisto
germana poeto kaj himnisto
Persona informo
Naskiĝo 12-a de marto 1607
en Gräfenhainichen, Saksio
Morto 27-a de majo 1676
en Lübben
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Gymnasium St. Augustin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Paul Gerhardt
Okupo
Okupo poeto
verkisto
himnoverkisto
teologo
luterana pastoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.paul-gerhardt-gesellschaft.de/
vdr

Paul GERHARDT (naskiĝinta la 12-an de marto 1607 en Gräfenhainichen en la germana elektoprinclando Saksio; mortinta la 27-an de majo 1676 en Lübben, Spree-arbaro) estis evangelia-lutera teologo, pastro, kaj apud Martin Luther verŝajne la plej grava poeto de religiaj kantoj en la germana lingvo.

Li studis teologion en la universitato de Wittenberg.[1] En la jaro 1657 li fariĝis diakono en Berlino, sed pro kvereloj kun la elekt-princo li perdis tiun ĉi postenon en 1666. En 1669 li fariĝis arkidiakono en Lübben, kie li restis ĝismorte.

La verkaro de Paul Gerhardt konsistas el pli ol 130 ekleziaj kantoj, kiuj respegulas la profundan piecon de la aŭtoro.

  1. Volker Beyrich: Einer von uns: Paul Gerhardt und die Landesschule Grimma (germane: "Unu el ni: Paul Gerhard kaj la landa lernejo Grimma" paĝoj 23 kaj 34 en: Augustiner Blätter, Publikation des Gymnasium St. Augustin zu Grimma, jarkolekto 2006/2007, kajero 2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy